kia surprizo! - NENIU TUNELO! - tute kvazaŭ ni malfermus la pordon kaj eniru rekte la ĉambron, salonon, ĉelegon aŭ iun alian ejon trairante antaŭe neniun koridoron, antaŭĉambron aŭ galerion – KLIK! kaj ni jam estas en BLANKA KELO – atentu pri la singularo: en la kelo, ne en la keloj; tio gravas, ĉar ni troviĝas en unu tre vastega spaco ne dividita, ne partigita, havanta neniujn angulojn, kaŝejojn, kavaĵojn, niĉojn kaj tiujn similajn – simple homogena, vastega spaco – spacego – oni ne scias, ĉu la vortoj ega, treega, vastega kaj tiuj similaj estas vere ĝustaj – sendube la spaco ne estas malvasta, tamen ĉu ĝi estas tre vastega, eĉ giganta, nemezurebla, senlima kaj tiel plu? - neniu ĝis nun sukcesis difini ĝian grandecon aŭ vastecon – iuj asertas, ke ne estas vere vastega kaj oni facile kaj tute senpene povas ĝin trairi de unu rando ĝis l'alia, tamen interese estas, ke ili neniel informas pri ĝiaj randoj: kie trovi tiujn, kiaj estas, ĉu havas formon de vandoj aŭ eble estas abismoj abruptegaj, aŭ nur ordinara bariero levebla; ne diras kiom da tempo ili bezonis por atingi tiujn randojn, nek kiel ili travojaĝis la spacegon, ĉu poste ili estis lacegaj aŭ eble nur lacaj, ĉu traveturis ĝin bicikle, kvazaŭ la diraĵo "tute facile" enhavus ĉiujn tiajn informojn, klaregajn kaj legeblajn por ĉiuj, bezonantajn neniuj kromaj klarigaĵoj, interpretoj, konsultoj – aliuloj asertas, ke la spacego estas neakirebla mense kaj image, pensante ĉefe pri tio, ke iliaj mensoj tion fari ne povas, ke ili perdas sin, malorientiĝas, iras iras iras iras kaj nenio, daŭre nenio, randon ili ne vidas, finon ne vidas, nenion vidas, ili haltas senhelpaj, senfortaj, havante impreson ke cirkulas unuloke, ke eĉ ne forlasis tiun ĉi lokon, tute ne translokiĝis, ne ŝovis sin antaŭen eĉ je unu paŝo, do kial sentas sin lacegaj? kial sentas sin venkitaj? kial plenplenigas ilin rezignemo? - kaj inter tiuj ekstremaj pritaksoj estas pritaksoj miksaj kaj mezaj kaj mildaj, multege da ili – la vorto "multege" kaŭzas la samajn problemojn kiel la nocio "vastega" – la nombro de problemoj estas tiom granda, ke listigado ne havos sencon – tamen se ili estus listigitaj kaj iu havus sufiĉe da pacienco por ekkoni ilin, kaj se lia intelekto estus ĝisfine sufiĉe vigla kaj kapableco kombini aĵojn kaj aferojn ŝajne nekombineblajn ne estus malakrigita per troeco de negravaj detaloj, tiam iu povus atenti pri du rimarkoj troveblaj en ĉiu raporto, pri du fadenoj ĉiam ĉeestantaj: unu klarega kaj facila por sekvi, l'alia malklara, gracila, disŝirebla samkiel foruzita, iuloke rompita ŝnureto – la unua koncernas mankon de altaĵoj kaj valoj, mankon de iuj-ajn malebenaĵoj: neniu mencias aŭ revokas aŭ memorigas grimpadon aŭ glitadon malsupren, neniuj stumblis, kaj se iliaj gamboj komencis iraĉi kaj fipaŝi tio okazis pro io tute alia ol truoj aŭ danĝere elstarantaj ŝtonoj aŭ terbuloj kiujn ili renkontis dumvoje; tamen ni ne trovos en la raportoj la rimarkoj direkte koncernantaj flatecon, neniuj mencias glatan, eĉ ideale glatan surfacon, eble eĉ glite glatan, kion povus indiki etaj incidentoj similaj al faloj sur tro polurita pargeto – la dua koncernas rektangulecon, sed se flateco, glateco, ebeneco estas alvokitaj preskaŭ rekte, tiam rektanguleco estas apenaŭ sugestata, aludetata, ĝi fantonumas ie fone, rezultas nerekte el konstatoj pri rektliniaj randoj, ankaŭ el tre maloftaj supozoj, ke la rando kiun iu verŝajne atingis, senteblis kvazaŭ angulo rekta – nu, fakte, estas ankaŭ la tria fadeno, tiel delikata kaj nebula, ke preskaŭ maleblas ekkonsideri ĝin la fadeno, tamen iuj tre neprecizaj kaj sporadegaj aludoj estas sufiĉe malkvietigantaj, por ke ni neglektu ilin, kvankam ŝajne nenio nekutima en ili troviĝas, ĉu nekutimaj kaj frapegaj povas esti rimarketoj ke la surfaco senteblis ne ideala? ke io eble detruetas ĝian glatecon, sed kio? ja malebleco atingi la staton idealan estas perfekte kutima kaj komprenebla – kaj unu afero plu: tute mankas la fadeno pri volumeno, tio signifas, ke neniu mencias atlecon, nek plafonon, nek ion ajn kio povus troviĝi superkape, kvazaŭ la ejo havus kapaciton senfinan, senliman, aŭ kvazaŭ ĝi havus neniun volumenon, almenaŭ tiun fizike senteblan, kiu povus kaŭzi impreson de sufokado - - - - do se la vorto kelo, kelprizono, uzita kiel la nomo tute ne taŭgas por tio kion ĝi indikas, kial ĝi estis uzita? ja tiu ĉi ejo ŝajnas neo kaj malo de kelo, neniu povas esti enprizonigita, fermita, tenita ĉi tie, kvankam manko de limoj povas iomete malkvietigi – nu, vere, malkvietigas tiu malkvietigo: ĉu tiu bagatela termino ne vualas teruron kiun kaŭzas en ni la senlimeco, senrandeco, same premeganta kiel malvastega, malhela ejaĉo kun malsekaj ŝimkovritaj vandoj? - eble tio estas la kelprizono ideala: kiamaniere oni povas fuĝi el la loko kie ne ekzistas direktoj kaj flankoj? do eble estus pli bone ne eniri ĝin, eble estus pli bone retiriĝi, se ni jam ne transpaŝis la sojlon kaj nia mano daŭre sentas amikecan materialecon de la pordo  <<<<