La paradokso de rezervejo estas varianto de la paradokso de observanto.
La paradokso de observanto diras, ke observado influas tion kio estas observata, do tion deformas, el kio oni povas konkludi, ke ĉiuj observoj enhavas eraron.
Kiom granda estas tiu eraro? Oni diras kaj verkas, ke ju pli mikra la mondo, des pli granda la eraro – ju pli makra la mondo des pli malgranda la eraro. Do, ekzistas iu punkto sur tiu ĉi skalo, post kiu la eraro de observo iĝas sufiĉe malgranda, ke oni povas ĝin neglekti kaj diri pri la observo, ke donas la veran bildon de observata fenomeno, ĉar la fenomeno estis perturbita nerimarkeble, nepercepteble.
Kie sur tiu ĉi skalo estas ni kaj niaj fiaĉaj mondoj laŭdataj de ni kiel plej grandiozaj? Ie meze...

Nu, nebone, nebone...

La observo enhavanta imanentan kaj permanentan eraro ne malkuraĝigas kaj ne teruras nin. Ŝajnas ke ni konscias pri ĝi, ke ĝi ne malhelpas nin, ke se ni devas vivi kun ĝi, ni vivas tute ne ĝenataj. Daŭre la plej fascinas nin tio kio okazas tie kien ni ne povas enrigardi. La maleblo ĉiam vekis plej grandan scivolemon.

La rezervejo estas loko separigita, izolita, la teritorio fermita, kie vivo kaj ekzisto daŭru same kiel ili daŭris, senŝanĝe same. Ĉio ene de la rezervejo devas resti tia kia estis, netuŝita.
Tamen sufiĉas nur ekpensi kia ŝanĝo en la vivo kaj ekzisto estas izoli la lokon, kiel profunde tuŝas fermi la teritorion.
Sufi
ĉas demandi kiel izoli kaj ĉu eblas izoli tute kaj plene...

Nu, nebonege, nebonege...

Ĉu ni ne troigas? Daŭraj plendoj, nuraj lamentoj... Ja ni fermas la teritorion nur por ni, ni nur al ni malpermesis eniri tien... NI? Kiu NI? Kiu ni estas? Aro da literoj kreantaj vorton ege minacan? Kiun? Tiun kiu volus anstataŭi ĉiujn aliajn vortojn, kiu volus vori ĉiujn aliajn vortojn, kiu volus esti ripetata senfine ĝis oni mortus pro enuo malgraŭ ĉiuj plej variegaj tiparoj?

Nu, tute ne malbone... Kia profunda konscio pri sia propra fieco... ?


Kion fari?
Transformi Liberlandon en Rezervejon?
Aŭ fari nenion?
Ne observi kaj ne esti observata?

<<<