K U L T U R O

Ĉu estas iu alia vorto en tiu ĉi lingvo kaj en la aliaj kiu povus anstataŭi kulturon? Ne. Do la jena lingvo ne estas pli stranga ol la aliaj, kvankam por tiu ĉi lingvo la vorto kulturo (kaj la nocio) ne estas fremda (nur tial ke ĉiuj vortoj ne estas por ĝi fremdaj). Vere fascinas tio, ke lingvoj ne havas siajn proprajn vortojn por difini kulturon kaj devas uzi la vorton (kaj nocion) fremdan, universalan (kvankam parencan). Stranga tio estas. Ĉiuj lingvoj estas strangaj. Lingvoj ne povas esti ne strangaj. Ja ili priskribu la strangan kulturon. Uzante nebizaran lingvon oni ne povus priskribi bizaraĵojn de la kulturo.
Kio do estas KULTURO?
Kulturo estas ĉio kio estis farita de homoj, ĉio kio ne faras sin mem, ĉio kio ne naskiĝas. Tion pensas homoj. Se ili pensas – homoj opinias, ke ili pensas, sed tio tute ne signifas, ke ili vere pensas, ĉar pensado povas konsisti en io tute alia, povas esti io alia, iu alia procezo ol ili konsideras, ke pensado estas. Sendube termitoj pensas la samon: kulturo estas ĉio kio estas farita de termitoj (ekzemple rufaj palacoj atingantaj bluegan ĉielon). Se termitoj pensas – termitoj konsideras, ke ili pensas, sed tio tute ne signifas, ke ili vere pensas, ĉar pensado povas konsisti en io tute alia, povas esti io alia, iu alia procezo ol ili opinias, ke pensado estas. Kaj la birdoj pensas, estas konvinkitaj, ke kulturo estas ĉio faritaj de birdoj (kantoj, nestoj, enĉielaj akrobataĵoj)... Kaj tiel plu.
Ŝajnas, ke arbaro estas la bona ekzemplo de tio kio ne estas kulturo. Tamen se oni rigardus ĝin pli atente, se oni penetrus ĝin profunde, tiam montriĝus ke ĝi estas same densa kaj labirinta kiel libro en kiu vivas monstroj neimageblaj... Naturo estas nekulturo. Naturo estas malo de kulturo (kvankam imitas kulturon diligente kaj arde, ne atingas la saman nivelon de sovaĝeco).
Jena difino estas tre simpla kaj ĝenerala, kaj koncernas tion kio okazas malantaŭ la barilo kaj ekrano. Kaj kiel estas ĉi tie, ankaŭ malantaŭ la barilo kaj ekrano sed ĉe alia flanko (do en kaj sur la ekrano, sed nek en nek sur la barilo – io pensinda).
Tie ĉi estas nur literoj. Iu ekrigardanta ĉi tie el malantaŭ la barilo kaj ekrano (do ankaŭ el antaŭ la barilo kaj ekrano) diros: ho, ĉi tie estas nur kulturo. Aŭ demandos: kie estas naturo? Same bone povus diri: ho, ĉi tie estas nur naturo. Aŭ demandi: kie estas kulturo?
Se ĉi tie kulturo estas naturo, kaj naturo estas kulturo, tiam estas kvazaŭ estus nek naturo nek kulturo. Kio do estas?
Ni havus jenan ekvacion:

NATURO = KULTURO = ?

Tio estis sciata dekomence, do la tuta ĉi-supra argumentado ne estis kaj ne estas necesa, sed jam farita ĝi restu. Ja iam, samkiel ĉiu balaaĵo, forĵetaĵo, sekrecio, ĝi estos reciklumita, rekombinita, transformita kaj eble estos produktita el ĝi io vere necesa, ekzemple la bestiaron, la balbutaron, la literaron...

Tamen antaŭ ĉio, sendepende de la solvo de la ekvacio, ni ne havas konfliktojn, tiun kaj aliajn: formo – enhavo, korpo – animo, materio – spirito... Anstataŭ: paco, kvieto, trankvilo . . . .

<<<