........ ........ ...... ..... . . . . . . . .  . . . . . . . . . . .  . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .............. .............. ................ ................ . . . . . . ......... .......... . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ....... ........ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .  .............. ......... ............. ...  ........... ......... . ................ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .    ........ .... .. .. ....... . . . . . . ......... ............ ........ ..........  ....       ..... .... .. . . . .        ...... ... .. ...... ... ... ... ... .....       . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . [ ]  [][] [][][][] [--] [__] . . . . . . . . . . . . . . . ................. ........ ...... ..... . . . . . . . .  . . . . . . . . . . .  . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .............. .............. ................ ................ . . . . . . ......... .......... . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ....... ........ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .  .............. ......... ............. .............. ......... . ................ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .    ........ .... .. .. ....... . . . . . . ......... ............ ........ ..........  ....       ..... .... .. . . . .        ...... ... .. ...... ... ... ... ... .....       . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ..... Oni pensas, ke la plaĝo, la strando, estas ĉefe por ke oni povu promeni laŭlonge de ĝi senfine. De la horizonto ĝis la horizonto. Vagadi. Kompreneble, oni scias, ke la plaĝo estas ĉefe por ke oni kuŝu sur ĝi kaj faru nenion. Rostu sin. Fritu sin. Baku sin. Anhelu kaj siblu. Spiregu. Nenion-farado konsistas el jenaj agadoj: ŝmiri sin per diversaj kremoj kaj oleoj, legeti librojn kaj gazetojn (legado tio ne estas – blankeco de papero ja provas forbruli la okulojn legantajn), ludi kartojn, ludi pilkon, fosi en la sablo, fosaĉi en la sablo, konstrui kaj konstruaĉi kastelojn, flirti, koketi kaj amindumi, kaj el multaj aliaj aĵoj-adoj fari kiujn estas fari nenion. Tamen la plej grava estas promeno. Promeno laŭlonge de la plaĝo estas ion pli grava ol kutima promeno. Promeno plaĝa estas ege simbola kaj nostalgia. Pro la spaco. Pro la spaco marplaĝa. Nenie alie estas tia spaco. Eĉ sur la pinto de la monto – en la montaro kaj sur la monto oni ne povas perceptegi la spacon tutkorpe kaj tutmense, oni ne povas ensuĉi la spacon ekstaze kaj senzorge, tutan tempon, senĉese, oni devas rigardi la grundon, kontroli ĉiun paŝon, ĉar aliokaze la spaco ĉemontara nin ensuĉos senindulge kaj senrevene. Kaj krome, la spaco montara estas kvazaŭ taŭzega, hirteca, disŝirita ^^^^ ^ ^ ^ ^ ^^ La spaco ĉitia estas glata. Oni povas trairi ĝin dancante, fole, freneze. Oni povas sin fali kaj ruli. Oni povas salti kaj transkapiĝi. Oni povas ĵeti sin en la ondojn kaj reveni borden. Nenion tian oni povas fari en la montaro. Simboleco de la promeno manifestiĝas ĉefe en malaperantaj piedspuroj. Fascina tio estas, ĉu ne? Ni lasas post ni klarajn, bone videblajn spurojn. Ŝajnas ke por ĉiam, ke eternajn. Plaŭ plaŭ kaj la spuroj jam ne ekzistas. Jam la plaĝo aspektas kvazaŭ neniu neniam metus sur ĝin la piedojn. Ĉu tio ne estas la belega simbolo de trapasado? De malgraveco de nia ekzistado? De vana peno postlasi ion ajn? Kaj aldone vasteco de la milda spaco. Tenera. Ne kruela, montraĉanta terurajn, akregajn, kurbajn dentegojn, sed delikata, lumplena, amikeca, kapabla preni en si ĉiujn niajn malĝojojn, bedaŭrojn, revojn, kvankam samtempe penetrema kiel la spegulo.... Ĉio ĉi kaŭzas, ke promenante (aŭ irante en senfinan malproksimon) ni ne rimarkas tion, kio estas la plej grava. Ni tute tion ne pripensas. Ni tute pri tio ne pensas. Niaj kapoj estas plenaj de koto de simboleco. Okuloj nebuligitaj. Oreloj ŝtopitaj. Kvazaŭ senkonsciaj ni estas kaj ni ne vidas, ke ne ekzistas la limo inter maro kaj lando. Ne eblas ĝin indiki kaj desegni. Ĝi estas kaj ne estas. Ĝi ekzistas kaj ne ekzistas. Kvazaŭ ni estus irantaj sur la ŝnuro kiu ne ekzistas. Kiun ni vidas, sed ne povas meti sur ĝin la piedon ĉar ni ne scias en kiu loko ĝi troveblas. Ĝi tremas, vibras, sinskuas senĉese. Kaj ni kune kun ĝi . . . . . . . . . Promeno surplaĝa ne estas ordinara promeno – se ni komprenas la promenon kiel vagado sencela – tio signifas, la celo de la promeno estas ĝuste tia vagado sencela, ni volas nur iri, streĉi la gambojn aŭ spiri per freŝa aero eĉ se aero malbone odoras, ni ne volas aliri ien, al iu loko difinita, nomita, priskribita..... Dum irante traplaĝe ni iras rekte antaŭen, ni iras ien, ni intencas atingi la horizonton, ni ne cirkulas, ne krozas tra bone konata labirinto de padoj en najbara parko, ni ĉiam iras antaŭen, laŭlonge de tiu nevidebla, sinuoplena ŝnuro-linio. Ni ne rimarkas tion kio estas la plej grava, ĉar nian atenton kaptas la horizonto al kiu ni strebiras, ĉar nian atenton kaptas objektojn kiujn ni kolektas dumpromene, kiuj kolektindas kaj kolekteblas. Tio estas vere interesa – dum ordinara promeno ni malofte kolektas ion, escepte situacioj kiam ni elhejmiĝas speciale por kolekti ion, sed tiam tio ne estas promeno, dum promenante surplaĝe ni vere malofte ne kolektas. Antaŭ ĉio ni kolektas konkojn. Ŝtonetojn ni ankaŭ kolektas, sed malpli ofte. Foje poluritajn lignopecojn je bizaraj, nekutimaj, surprizaj formoj. Malpli malpli ofte ni kolektas balanusojn (ĉu vi konas ajnulon kiu kolektas balanusojn? - mi ne kolektas, al mi ili nur plaĉas ege, mi ne scias kial). Kompreneble, ju pli proksime de la horizonto ni estas, des pli ni atendas, ke finfine ni trovos la keston plenan de trezoroj far la maro borden forĵetitan. Nu, tio povus esti ankaŭ la botelo kun la mapo de trezora insulo. La mapo de senhoma insulo kie loĝas iu ŝiprompulo entuziasmigus nin malpli, sendube malpli – escepte nur se estus en la botelo ankaŭ la dokumento konstatanta, ke tiu kiu ĝin trovos iĝos la ununura posedanto de la insulo; plezure estas posedi ie sur la oceano sian propran insuleton, eĉ vere malgrandan, kun unu palmo meze..... Tre tre malofte okazas, ke iu provas legi tion kion skribas birdoj spurigante piedojn en malseka sablo. La ulo kolektas tiujn rakontetojn, poemetojn. Forŝiras ilin de avidegaj, analfabetaj ondoj. Neniu kolektas la poemojn verkataj de niaj piedoj. Tial ni ne scias ĉu jen temas pri poezio aŭ pri simplaĉaj malbenoj kaj fivortoj. ~~~~ ~ ~ ~ ~ ~ ~~~~ ~~~~~~~~~~~~ ~~~~~~ ~~ ~~ ~~ ~~ ~~~~~~~ ~~~~~~~ ~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~ ~~~ ~~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~~ ~~~ ~~~~~ ~~~~~ ~~~~ ~~ ~~ ~~~~~~ ~~~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~~~~~~~~~ ~~ ~~~~ ~~~ ~~~~ ~~~ ~~~~~~ ~~ ~~ ~~ ~~ ~~~~~~~ ~~~~~~~ ~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~ ~~~ ~~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~~ ~~~~~~~ ~~~~~ ~~~~~ ~~~~ ~~ ~~ ~~~~~~ ~~~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~~~~~~~~~ ~~ ~~~~ ~~~ ~~~~ ~~~ ~~~~~~ ~~ ~~ ~~ ~~ ~~~~~~~ ~~~~~~~ ~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~ ~~~ ~~~~ ~~~~~~~ ~~~ ~~~~~~~ ~~~~ ~~~~~~~ ~~~~~ ~~~~~ ~~~~ ~~ ~~ ~~~~~~ ~~~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~~~~~~~~~ ~~ ~~~~ ~~~ ~~~~ ~~~