biblioteko     lalibro     lafolioestas
estaslibro     estasbi     
nurliterovor
enkiualiaj     bliotek     
tosignoenlas
malpligran     okiesli     
usurantalibr
dajlibroje     brojest    
odearbo:foli
staslitero     asliter    
oestasankaŭv
jvortojsig     ojvorto     
astegamapode
nojglifoj>     jsignoj     
launiverso >

<<<                                                                                                                                          


Ekzistas landoj kie bibliotekoj estas grandiozaj, egaj konstruaĵoj: palacoj de memoro, kasteloj de scio, labirintoj mensosimilaj. Ekzistas ankaŭ landoj, en kiuj oni ne konstruas bibliotekojn – por kio oni konstruontus bibliotekojn se mankas librojn, se libroj simple ne ekzistas tie – kantoj kaj rakontoj oni arigas kaj magazenas en kapoj. Tiu ĉi lando estas lando kiu mem estas la biblioteko kaj tiu ĉi biblioteko estas la libro, kaj tiu ĉi libro estas la biblioteko, kaj tiu ĉi biblioteko estas la libro kiu ankaŭ estas la biblioteko . . . . . . Do, ĉu vere iu aparta kaj precipa biblioteko troviĝontus ĉi tie? Iu libraro apenaŭ videbla? Ĉar ĵus konstruata? Ekzistanta kiel ideo? Nur en planoj? En revoj? Dispecetigita? Disĵetita ĉirkaŭe malgraŭ senĉesaj provoj ordigi kaj arigi ĉiujn pecojn? Kreskanta kaj progresanta. Transformiĝanta. Putranta. Sekiĝanta. Malnovpapere flaviĝanta . . . . . . . Nu, oni ne scias, ĉu iu aperigis la ŝildon pro distreco aŭ malkoncentriĝo, pro ŝerco, por pligrandigi la kaoson aŭ simple forgesis demeti ĝin. Ne gravas – ĝi estas. Kaj nun vi estas en la biblioteko en kiu libroj ne troviĝas – vi estas nun en la senlibra libraro. Ankoraŭ aŭ jam senlibra. Nenion vi povas pruntepreni. Ĉu vi volus? Vi neatendite konkludis, ke vi havas nenion por legi. Strange: vi troviĝas ene de la libro kaj vi havas nenion por legi. Nu, povas okazi. Diversaĵoj okazas, do ankaŭ tiaĵo povas. . . . . . Imagu, ke vi prunteprenas du librojn el tiu ĉi biblioteko – estus kvazaŭ vi prunteprenus du literojn el la libro, aŭ du vortojn. Kaj iu alia prunteprunas el la sama libro tri literojn, aŭ tri vortojn. Kaj alia aliulo forprenas hejmen alian vorton. Kaj tiel plu. Tiam iu alvenas kaj volas pruntepreni la libron el kiu vi kune prunteprenis multajn vortojn. Kion la ulo prenus: la romanon-kribrilon? la romanon-latbarilon? aŭ la romanon-arbaron: vortoj-folioj sur frazoj-branĉoj – kaj inter ili koloregaj birdoj kaj vibranta aero verŝajne bele odoranta kaj sendube brilanta . . . . sekan arbofolion vi povas preni – sekan branĉeton vi ankaŭ povas forpreni – vi povas eĉ hejtigi la fornon – ja daŭre kreskos la novajn, preskaŭ certege . . . . . . Do, se vi jam alvenis ĉi tien, eniru  >>>